Rezultoj de EKRA-2009
Rezultoj de la internacia literatura konkurso EKRA-2009
organizita de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” — Razgrado (Bulgario)
sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”
Pri poezio:
Unuaj premioj al: Jaroslav Krolupper (Ĉeĥio) kaj Marie-France Conde Rey (Francio).
KCE dek jarojn en propra domo
Antaŭ precize dek jaroj, 14 junio 1999, la reprezentantoj de Gastejo Edmond Privat, Claude Gacond kaj Maurice Favre, kaj la reprezentantoj de Kultura Centro Esperantista, David Buhlmann kaj Giorgio Silfer, subskribis ĉe notario la akton de vendo de la trietaĝa domo en strato Postiers 27, Ĉaŭdefono, de GEP al KCE.
"Monato" pli kaj pli dekstren
La “internacia magazino sendependa” sub la ĉefredakto de Stefan Maul neniam estis klasbatala, kaj ankaŭ ne ĝenerale maldekstrema.
Kreskas la Civita stabo
Ekde ĉi tiu monato la Esperanta Civito havas tri novajn aktistojn. Pri la unua, c-ano Jean-Sacha Barikumutima en Burundio, kiel aktisto ĉe la Kortumo, la anonco estas jam publikigita.
EU-baloto 2009: nur Margareta ridetas
Nur s-ino Margareta Handzlik el Pollando, la sola EU-parlamentano efektive parolanta esperanton, povas rideti: ŝi estis reelektita al la Parlamento en Strasburgo por la dua sinsekva mandato.
Amasmedia komunikado de EDE
Okaze de la elektoj por la Parlamento de Eŭropa Unio, la francaj amasmediaj komunikiloj donis al ĉiu partio propran minimuman spacon, radiofonie kaj televizie. Tio stimulis la produktadon de tre mallongaj elsendoj, aŭskulteblaj kaj spekteblaj ankaŭ tra YouTube. Valora helpo en la informado venas ankaŭ el specialaj retpaĝoj de naciaj ĵurnaloj.
Monda Tago de la Medio 2009
La Monda Tago de la Medio estis lanĉita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1972 inaŭgure de la Konferenco de Stokholmo pri la Homa Medio. Ĝi estas celebrata ĉiujare je la 5a de junio, kiel la ĉefa rimedo de UN por sentemigi la ĝeneralan opinion pri la medio kaj por promocii politikan agadon.
Universalaj Kongresoj en 2011 kaj 2012
Okazos en Eŭropo la kongreso de Universala Esperanto-Asocio por 2011, kaj en Azio tiu por 2012.
Gary Mickle pri la Esperanta Civito
La interesa intelektulo Gary Mickle, usonano vivanta en Berlino jam kvardekon da jaroj, kaj aktiva precipe en SAT-medio, antaŭ dek tagoj publikigis koncizan analizon sub la titolo “Ne plu movado, ne plu strategia akordo”. Mickle priskribas la nunan Esperantion tiele:
La familio en "Femina" 18
“Kia modelo por transnacia familio?” estas la ĉeftemo de la ĵus aperinta numero 18 de “Femina”, junio 2009.
Kondolencoj pri Sylla Chaves
Per uvertura reaperigo de la bela versaĵo “Mia amo libertempas” (kiu siatempe premieris en “La Nica Literatura Revuo”) la revuo “Literatura Foiro” en la junia numero 239 esprimas sian estimon al la ĵus forpasinta kunlaboranto kaj fidela aboninto Sylla Chaves.
La Esperanta PEN-Centro same kondolencas.