Kreskas la Civita stabo

HeKo 392 7-C, 10 jun 09

Ekde ĉi tiu monato la Esperanta Civito havas tri novajn aktistojn. Pri la unua, c-ano Jean-Sacha Barikumutima en Burundio, kiel aktisto ĉe la Kortumo, la anonco estas jam publikigita.

La dua, s-ino Leontina Santos en Svislando, transprenas oficiale la postenon de kontisto ĉe Fonduso Pro Esperanto. Por ĉi tiu ofico ne estas devige havi la esperantan civitanecon, eĉ ne necesas posedi nian lingvon.

La tria estas la nova matrikulisto de la Civita Registro, Miroslava Atanasova. C-ino Atanasova lernis esperanton dum sia lastatempa dumonata deĵoro ĉe la Esperanto-Domo de KCE, atingante B-nivelon. Ŝi jam de kelkaj jaroj aktivas kadre de la ekspeda servo de LF-koop en Bulgario.

La strebo en la formado de novaj kunlaborantoj estas prioritato dum la dua parlamenta mandato, kun la celo kompletigi la tutan strukturon de la Esperanta Civito, antaŭ decembro 2011. En tiu kunteksto gravas ankaŭ la laboro por la starigo de la unuaj legacioj. Al la formado kontribuas precipe la Konsulo kaj la Unua Vickonsulo.

La formado havas efikon ankaŭ en la paktintaj establoj: ekzemple legacia korespondanto en Berno, c-ino Elisabeth Amstad, fariĝis konstanta membro de la KCE-delegacio reprezentanta esperanton en la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo; kaj c-ino Mariola Jobin en Loklo, nova kongresfakestro ĉe LF-koop, estis elektita al la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo).

Grava simptomo de la Civita kresko estas ankaŭ la stabiliĝo de la plurgeneracieco ĉe la periodaĵoj eldonataj de LF-koop.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.