Nervi "savita" de civitanoj kaj de neantoj
La interna referendumo de Esperantlingva Verkista Asocio vidis la partoprenon de 34 membroj el 62 (54,8%).
La interna referendumo de Esperantlingva Verkista Asocio vidis la partoprenon de 34 membroj el 62 (54,8%).
La irlanda popolo decidis per referendumo ne ratifi la Traktaton de Lisbono, kiu estas la lasta ĝisdatigo de la konstitucia platformo de Eŭropa Unio. Malgraŭ alarmaj voĉoj de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj aliaj, spite al la vivuoj de naciistoj kaj klasbatalaj ruĝuloj, tiu nea baloto povas esti tute seninflua.
Plezure mi invitas vin partopreni la 34an Katalunan Kongreson de Esperanto, okazontan en Sabadell la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.
“Heroldo de Esperanto” estas la gazeto kiu plej frue raportis pri la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno kaj la tieaj renkontoj. Ankaŭ la unua kiu aperigas la tutan tekston de kongresa prelego: ĝuste tiu de la kunredaktorino, Aneto Muhlemann, la unua denaskulino kiu akiris la esperantan civitanecon.
La lerneja jaro 2007-08 finiĝas en Togolando, kaj la 18a de julio estos la lasta tago. La 14an de julio jam kolektiĝas amaso da gelernantoj kaj gepatroj en Institut Zamenhof (proprieto de TIETo, aliĝinta al la Pakto) por peti lokon por la lerneja jaro 2008-09.
Denove s-ro Hans Bakker tanas la (dikan) haŭton de d-ro Renato Corsetti, kiun li jam akuzis esti senhonta mensoganto. Kaj denove temas pri c-ano Koffi Gbeglo, kies fruktodona aktiveco ricevis tranĉan juĝon de d-ro Corsetti: “Certe. La Instituto Zamenhof faras bonan laboron kiel moderna privata lernejo en Lomeo.
En la du branĉoj de la Civita Parlamento ekzistas unu komuna prezidanto: la Konsulo. Sed la karaktero de tiu prezido ne estas la sama en ambaŭ branĉoj.
Kun la partopreno de pli ol tridek gastoj el la lando pasis la tradicia Esperantista Krea Esperanto-Renkontiĝo (EKRA) en Razgrado (Bulgario), 6-8 junio 2008, organizita de la Esperantista Kulturdomo “D-ro Ivan Kirĉev”. Dum ĝi dek novaj esperantistoj ricevis siajn diplomojn (nivelo A.1) kaj kvin pro sukcesa partopreno en paroliga kurso (nivelo A.2).
Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio (art. 19): “Por reprezenti la Asocion en iu lando aŭ teritorio, la Estraro nomas ĉefdelegiton aŭ peranton, interkonsente kun la respektiva aliĝinta landa asocio, se ekzistas tia. La ĉefdelegito aŭ peranto respondecas al tiu landa asocio kaj al la Estraro de UEA.”
René Ballaguy, kursgvidanto en Foix (Francio) kaj kunfondinto de la politika partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto), ĵus dissendis la suban alvokon pri la referendumo koncerne la akcepton de la konstitucia traktato de Eŭropa Unio (pli precize: la punktojn de la Lisbona traktato):
Estimataj gecivitanoj eŭropaj,
La venonta ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro renovigos la gvidajn organojn, koincide kun la aprobo de la nova Trijara Laborplano. Kandidatoj por la Administra Komitato kaj por la Revizora Kolegio devas komuniki skribe sian kandidatiĝon (LF-koop, cp 928, CH-2301 Ĉaŭdefono) ĝis la 15a de decembro 2008 (Zamenhofa Tago).