La sepa numero de Heroldo en 2008

HeKo 358 9-B, 17 jun 08

“Heroldo de Esperanto” estas la gazeto kiu plej frue raportis pri la tutmonda ĵurnalista kongreso en Vilno kaj la tieaj renkontoj. Ankaŭ la unua kiu aperigas la tutan tekston de kongresa prelego: ĝuste tiu de la kunredaktorino, Aneto Muhlemann, la unua denaskulino kiu akiris la esperantan civitanecon.

La unua paĝo de HdE 7:2008 proponas ĉefartikole tre interesan fragmenton de eseo de Vinko Oŝlak, pri Eŭropa Unio: la tuta eseo aperas en la junia numero de “Literatura Foiro”. La iama Civita senatano enfokusigas analogiojn kaj kontrastojn inter ĉiuj integriĝaj procezoj sur la kontinento, specife inter la antikva Romio, la mezepoka kaj moderna Sankta Roma Imperio, la nuntempa Eŭropa Unio.

HdE raportas pri la renkonto inter UEA-estraranoj kaj la Kapitulo: ĝi donas rekte la parolon al kelkaj partoprenintoj (sen. Nilsson, s-inoj Nourmont kaj Pietrzak). Interalie, Barbara Pietrzak kaj Claude Nourmont dementas la falsajn informojn de Kalle Kniivilä pri la evento.

Ne mankas amuzaj artikoloj pri aliaj lingvoj kaj alies lingvouzo: ekzemple pri la oficiala portugala, kiu pli brazilighos ankaŭ en Lisbono, post decido de la tiea parlamento. Aŭ pri la milana dialekto de la angla lingvo: Milanglish.

La gazeton posedas, eldonas kaj administras (jam dek du jarojn) Kooperativo de Literatura Foiro.  Kunredaktoroj estas c-ino Aneto Muhlemann kaj sen. Dieter Rooke. Provekzempleron eblas peti ankaŭ tra nia redakcio. Dek sep numeroj jare: la plej ofte aperanta gazeto en la esperanto-mondo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.