SAT renovigas sian Plenum-Komitaton
La membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda estas balotanta por la nova Plenum-Komitato, kiu gvidos la asocion en la baldaŭa estonteco. Entute estas nur naŭ kandidatoj por ok postenoj. Sola grava novaĵo estas la retiriĝo de Kreŝimir Barkoviĉ, nuna ĝenerala sekretario, kiu post longaj jaroj kiel dungito (kaj samtempe dunginto) forlasas definitive ambaŭ rolojn.