44a Internacia PEN-Konferenco en Bledo
La 44a Internacia PEN-Konferenco, organizata kiel kutime de la Slovena Centro, ekis hieraŭ en Bledo, kun la reprezento de dudek kvin centroj. La gravan eventon funebre vualas la trista novaĵo de la forpaso de Thomas von Vegesack, prezidinto de la Komitato por Verkistoj en Prizono.