Sinergioj pri interlingvistiko en Italio

HeKo 505 4-B, 30 apr 12

Prof. d-ro Paolo Valore, de la Milana Universitato, renkontis hieraŭ d-ron Giorgio Silfer, membron de la Scienca Komitato de Itala Interlingvistika Centro. Ili diskutis pri eblaj sinergioj inter la Centro kaj la iniciatoj de prof. Valore rilate interlingvistikon.

Tri iniciatoj specife trafas la intereson de IIC. La unua estas la reta periodaĵo “InKoj”, al kies redaktado povas kontribui diversaj fakuloj de IIC, interalie por librorecenzoj. Konsekvence, prof. Valore bonvolis akcepti d-ron Silfer en la redakcion de “InKoj”.

Dua iniciato estas “laboratorio”, nome libera kurso por la milanaj studentoj, pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiun prof. Valore organizis pli frue danke al la kunlaboro de d-ro Federico Gobbo, kiu intertempe retiriĝis. IIC povus provizi egalnivelan gvidanton por tiu “laboratorio”. Tia iniciato ree okazus en la akademia jaro 2013/14, se jam ne plu eblus programi ĝin por 2012/13.

Tria iniciato estas jara kunveno tuŝanta ankaŭ interlingvistikon. IIC pretas doni sian aŭspicion kaj helpi por la prelegontaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.