Buller ne favoras al perretaj balotoj
La Komitato [de UEA] komunikiĝas rete jam pli ol dek jarojn (tiu ĉi [publika] listo ekzistas ekde 1999), sed sencohavaj diskutoj estis maloftaj, kio ja ne estas problemo nur en tiu ĉi listo. Antaŭe ne estis retlistoj, sed ekz. pri agadplanoj oni diskutis multe koresponde kaj krome en la revuo “Esperanto” k.a. gazetoj, en landaj kongresoj, ktp.