La Parlamenta sesio 2021 okazos en Svislando
Konsultinte la senatajn grupestrojn (Lorena Bellotti por la verda majoritato, Anna Bartek por la blanka opozicio) la Konsulo, Riichi Karibe, prokrastas la parlamentan sesion kaj kunvokas ĝin definitive al Loklo/Ĉaŭdefono, por 9 aŭgusto 2021.
La tagordoj de la Senata kaj de la Foruma seancoj estos komunikitaj laŭ la limdatoj fiksitaj de la respektivaj reglamentoj.