Kazohinio en la franca lingvo
Komisiite de la Librofako de LF-koop, c-ino Marie-France Conde Rey provlegis la francigon de “Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári, kiun elesperantigis s-ro Ulrich Moser, apoganto de KCE. Hodiaŭ en la Esperanto-Domo en Svislando okazis la definitiva renkonto pri la revizio: laŭ c-ino Conde Rey la traduko estas elstara, tute digna por la eminenta romano.