Elita renkonto en literatura kafejo
HeKo 684 7-B, 20 jul 18
Elita publiko ĉeestis hieraŭ la 48an literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Ĉeestis interalie du ELTE-profesoroj (Iván Bujdosó kaj Balázs Wacha), la fama literaturkritikisto Vilmos Benczik, la vidvino de Bernard Golden kun sia filo Lariko, nia kantistino Anjo Amika kaj la paro de “La Ondo de Esperanto”.