Elita renkonto en literatura kafejo

HeKo 684 7-B, 20 jul 18

Elita publiko ĉeestis hieraŭ la 48an literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Ĉeestis interalie du ELTE-profesoroj (Iván Bujdosó kaj Balázs Wacha), la fama literaturkritikisto Vilmos Benczik, la vidvino de Bernard Golden kun sia filo Lariko, nia kantistino Anjo Amika kaj la paro de “La Ondo de Esperanto”.
Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka prezentis sian verkon “Nia diligenta kolegaro”, kies unuaj ekzempleroj estas debititaj en Hungario. La libro, kiu ampleksas ducent koncizajn biografiojn, ĉerpis inspiron el la listo de cent plej gravaj esperantistoj, kompilita siatempe de Ljubomir Trifonĉovski: kvar kvinonoj de tiu listo eniris la verkon, kie tri kvaronoj de la menciitoj estas jam forpasintaj.
Ĉiuj informoj pri la personoj estis rigore kontrolitaj. Se informo ne estis preciza, prefere ĝi estis eliminita.
La orienta legacio de la Esperanta Civito regalis la kunvenintojn per teo kaj kafo.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.