Kapitulo pri kultura efervesko en la Civita konsorcio
Kia rilato inter la ekzekutiva povo kaj la paktintaj establoj en la Esperanta Civito? Tute alia ol inter estraroj kaj landaj asocioj aŭ sekcioj aŭ agadgrupoj en la tradicia movadaro. Celo de la Kapitulo estas progresigi la konsorcian karakteron de la Civito, provizante la paktintojn per servoj, teknologiaj rimedoj, homaj resursoj.