Prezida stafeto en Razgrado

HeKo 485 4-B, 15 jun 11

La Esperantista Krea Renkontiĝo “Abritus” — EKRA en Razgrado (Bulgario), 10-12 junio 2011 estis la lasta por la ĝisnuna ĉeforganizantino, sen. Ivaniĉka Maĝarova, kiu transdonis la prezidon de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kriĉev” al reprezentantino de pli juna generacio, c-ino Dimitrinka Kateva.

La sepa Heroldo en 2011

HeKo 485 2-B, 13 jun 11

Akurate aperas la sepa numero (2173) de “Heroldo de Esperanto”, kiu raportas pri eventoj ĝis 5 junio 2011. Jen kelkaj el la ĉefaj titoloj. La akurateco estas atingita kaj gardata de sindonema redakcio, malgraŭ la vakeco de la ĉefredaktora posteno. Kandidatoj estas intertempe selektataj.

Denove Bellefeuille eraras

HeKo 484 6-B, 6 jun 11

Advokato Yves Bellefeuille, kies kompetento pri juro ŝajnas pli kaj pli dubinda, afiŝis en la kutima skandalgazeto falsan informon: “Esperanto-Federacio en Niĝerio trovis trukon por eliri de la Civito sen pagi 500 eŭrojn. Senpaga eliro okazas se “forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj”.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.