PEN-deklaro pri Ai Weiwei kaj aliaj arestitoj
La Sendependa Ĉina PEN-Centro (SĈPC) forte protestas pro la aresto, kontraŭa al la leĝaj proceduroj de Ĉinio, de la elstara artisto Ai Weiwei kaj aliaj batalantoj por homaj rajtoj kaj petas ĉiujn sociojn de la mondo direkti sian atenton al tiuj ĉi aferoj.