Letero de LF-koop al societo Lexus
HeKo 683 9-B, 14 jul 18
Al la direktoro de Lexus, Brazilo
La sidejo de LF-koop situas en Svislando, kiu bedaŭrinde ne koincidas kun via itinero [ĵus komunikita pri via prelegvojaĝo en Eŭropo]. Neniu reprezentanto de LF-koop partoprenos en la kongresoj de vi menciitaj. Do ni ne vidas kiel eblas renkonti vin fizike, krom se vi modifus vian itineron. Tiam vi estus bonvena al nia sidejo.