La angla malpermesata kiel ekskluziva instrulingvo
HeKo 681 3-A, 6 jun 18
Instrui nur anglalingve en itala universitato “ekstermetus plene kaj senjuĝe la oficialan lingvon de la Respubliko el la akademia studado de tutaj fakoj” kaj “altrudus, antaŭkondiĉe al la kursaliro, la posedon de alia lingvo ol la itala, tiel malhelpante, en malesto de adekvataj trejnaj subtenoj, al tiuj kiuj, kvankam kapablaj kaj meritaj, ne scipovas ĝin, atingi la plej alt