Rezultoj de la konkurso EKRA-17

HeKo 648 7-B, 18 jun 18

Dum la tradicia festo komence de junio Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” anoncis la rezultojn de sia literatura konkurso EKRA-17. Partoprenis verkintoj el dek kvin landoj kaj kvar kontinentoj. La ĵurion prezidis Venelin Mitev; membroj: Josip Pleadin kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Por poezio:
speciala premio al Evgenij Georgiev pro versociklo

Unua ekspertizo komisiita al Esperanta Naturamikaro

HeKo 648 4-B, 15 jun 17

Donis negativan rezulton la evaluo pri vasta bieno proksima al Arundo (Andaluzio), kie laŭ peto de la posedanto Esperanta Naturamikaro ekzamenis la eblecon krei didaktikan centron pri biodiverseco. La Komitato de Esperanta Naturamikaro, kunvenante hieraŭ vespere sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobis la koncernan raporton de d-ino Esther Vallado, naturamikino el Asturio.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.