Rezultoj de la konkurso EKRA-17

HeKo 648 7-B, 18 jun 18

Dum la tradicia festo komence de junio Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” anoncis la rezultojn de sia literatura konkurso EKRA-17. Partoprenis verkintoj el dek kvin landoj kaj kvar kontinentoj. La ĵurion prezidis Venelin Mitev; membroj: Josip Pleadin kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Por poezio:
speciala premio al Evgenij Georgiev pro versociklo
unua premio: Carmel Mallia pro “Aventuro”
duaj premioj: Valentin Melnikov pro “Evoluo” kaj Nicolino Rossi pro “Reverki klaŭne”
triaj premioj: Lenke Szász pro “Vizitkarto” kaj Elena Popova pro hajkociklo

instigaj premioj: Lode Van de Velde pro “Lukto”, Lilia Ledon pro “Lastminuta mesaĝo”, Daĉo Gospodinov pro “Revo pri efektivigita somero”.


Por humuro:
unua premio: Valentin Melnikov pro “Danĝeraj rimoj”
dua kaj tria premioj: ne aljuĝitaj.

La verkoj estas prioritate rezervitaj por aperigo en “Literatura Foiro” aŭ “Esperantista Tribuno”.

(HeKo 648 7-B, 18 jun 17)





 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.