Okaze de la 60a datreveno de la Traktato de Romo
La nuna problemo de Eŭropo estas, ke ĝi ne estas nun politike demokrata estaĵo, sed ĝi estas regata de povoj, kiuj ne akiris politikan legitimecon de la eŭropaj popoloj (ekzemple Eŭropa Centra Banko), aŭ kiuj ne respektas la demokratan principon de federismo ene de la Unio (iuj ŝtatoj havas pli da voĉdona povo ol aliaj).