Komitatano Z invitas renversi la UEA-estraron

HeKo 612 6-A, 2 sep 16

La kolumnisto de “La Ondo de Esperanto”, pseŭdonime subskribanta kiel Komitatano Z, en sia ĵusa artikolo parolas aperte pri agonio de Universala Esperanto-Asocio. Laŭ la anonimulo “kulpas la komitato, ĉar ĝi reelektis la kernon de la estraro (Fettes prezidanto, MacGill vicprezidanto, Schäffer ĝenerala sekretario) kiu grave malsukcesis en sia laboro.” Jen la filipiko:

Ĉu negativa referendumo estus seninflua al TEJO?

HeKo 612 1-A, 31 aug 16

La Komitato de TEJO definitive aprobis sian novan statuton en Vroclavo, en dato 19 julio 2016. La aprobo ne estis unuanima: dek ses pore, sep kontraŭe, neniu sindetene: efektive ekzistis interna opozicio, precipe ĉirkaŭ Pawel Fischer-Kotowski. La Komitato estis pli kompakta aprobante la kontrakton UEA-TEJO, nomatan “Regularo pri kunlaboro”: dek kvin / unu / kvin.

Negativa financa konjunkturo por KCE

HeKo 611 6-B, 29 aug 16

Apartamento vaka dum sep monatoj kaŭzis mankon de 9.000 frankoj en la kaso de Kultura Centro Esperantista. Aldone, la portempaj luoj en 2016 ankaŭ montris malkreskon. Tio kaŭzis negativan konjunkturon, kiun KCE sukcesas superi danke al prunto de Pro Esperanto. La luigo de la apartamento ekde oktobro restabiligos la situacion, kvankam la konjunkturo plene sereniĝos nur venontjare.

TEJO kongresos en Togolando, aŭguste 2017

HeKo 611 5-A, 28 aug 16

Malgraŭ la perfido de ILEI, kiu organizos sian kongreson en alia kontinento anstataŭ Afriko, la 73a Internacia Junulara Kongreso estas definitive kunvokita al Togolando, urbo Aneho, 5-12 aŭgusto 2017.

La loka organiza komitato momente konsistas el nur tri aktivuloj (hazarde, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon), sed espereble la stabo kreskos.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.