TEJO redonos nur bagatelan sumon

HeKo 612 3-A, 31 aug 16

La minaco de EU-instancoj redimensiiĝis: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo devos redoni nur bagatelan sumon, pro ne plenumo de kontrakta kondiĉo.

“El la pasintjara subvencio de 19.499,00 eŭroj, TEJO perdas 1.216,28 eŭrojn” ĵus komunikis prezidanto Mandirola al la Komitato. “La eŭropaj subvencioj estas pagataj 80% je la komenco kaj 20% post la raporto. Tiu sumo fakte estas malpli ol la kompletiga parto, do TEJO ne devos redoni monon, sed nur ne ricevos la tutan antaŭviditan saldon.”

Laŭ la TEJO-estraro, nur la plena aŭtonomio preventas la riskon de monperdo ĉe EU-instancoj. Tion kontestas antiraŭmistoj en UEA, kiel konate. Eĉ pli: laŭ prezidanto Mandirola la problemo fontis el la malkompetento de s-ro Osmo Buller, kiu tamen ne agnoskas tion.


 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.