Nek UEA nek TEJO kongresos en Burundio
Kiel HeKo jam aludis, s-ro Jérémie Sabiyumva kaj lia grupo rezignis pri la organizo de Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio, aŭguste 2016.
Kiel HeKo jam aludis, s-ro Jérémie Sabiyumva kaj lia grupo rezignis pri la organizo de Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio, aŭguste 2016.
“Ni ĉiuj estas migrintoj — terorismo ĉie” estas unu el la temoj traktotaj de la Internacia Konferenco pri Poezio de PEN Internacia, okazonta en Bledo (Slovenio) 11-14 majo 2016, al kiu ankaŭ la esperanta literaturo estos bonvena.
La konferenco gastigos ankaŭ la jarkunvenojn de la verkista pac-komitato kaj de la verkistina komitato, en ambaŭ la Esperanta PEN membras.
S-ino Cosima Schenk, prezidanto de la eŭropa federacio de Internacia Konsilio de Virinoj, esprimis sian aprezon pro la ĵusa deklaro de Feminisma Esperanta Movado kaj invitis delegacion de FEM oficiale partopreni en la eŭropa konferenco de IKV, okazonta en Moskvo dum majo 2016.
La Parlamento de Eŭropa Unio komencas siajn laborojn en 2016 kun vasta gamo de prioritatoj. Plej aktualas la problemo de la rifuĝantoj kaj la terorisma minaco, la engaĝo kontraŭ la varmiĝo de la planedo kaj la fiska reĝimo por la transnaciaj konzernoj.
Ne reelektite kiel prezidanto (eĉ ne kiel estrarano aŭ nur komisiito), Lukasz Zebrowski kandidatis por honorariata duontempa posteno de TEJO-oficisto.
Lia kandidatiĝo unue dividis la Estraron, kiu ĝiris la varmegan terpomon al la Komitato. Ĉi-lasta balotis precize duone kaj duone, tiel ke la terpomo revenis al la Estraro.
La jaron 2015an markis la kresko de perforto kontraŭ virinoj en la mondo, inkluzive de feminicidoj, stuproj kaj seksa molestado. La fenomeno interesas ĉiun socion kaj bezonas profundan analizon kaj efikajn kontraŭrimedojn, pli ol antaŭe.
La Forumo renovigos ĉi-jare la arbitracian instancon de la Esperanta Civito, okaze de la parlamenta sesio en Budapeŝto, komence de aŭgusto 2016. La mandato daŭras du jarojn.
Ĉiu eliranta (vic)membro de la Kortumo estas aŭtomate rekandidatigita, se li/ŝi ne anoncis sian definitivan retiriĝon antaŭ Novjartago 2016.
En malpli ol monato la verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer estos la temo de agrablaj literaturaj kafejoj en tri (eble kvar) eŭropaj ĉefurboj.