Televida kanalo por la Esperanta Civito
La vickonsulo pri informado, c-ino Perla Martinelli, anoncas ke la Esperanta Civito akiris propran televidan kanalon, kun kultura kaj informa enhavo, libere spekteblan. Ĝi elsendos precipe prelegojn kaj programojn kun kleriga enhavo, en esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj, depende de la graveco de la prelegoj.