Intelektaj proprieto, honesteco, oportuno
Okaze de la pirata enretigo de PIV2 ni komentariis ne en HeKo (kvankam pirat-instiga “zoroastrano” atribuis al ni la aŭtorecon de la HeKomuniko, aldonante malsagacon al sia insultemo), sed en alia retejo:
Okaze de la pirata enretigo de PIV2 ni komentariis ne en HeKo (kvankam pirat-instiga “zoroastrano” atribuis al ni la aŭtorecon de la HeKomuniko, aldonante malsagacon al sia insultemo), sed en alia retejo:
La Kapitulo de la Esperanta Civito komunikas ke, ĝis la eko de la tria parlamenta mandato (komence de 2012), la Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) konsistos el gec-anoj Giorgio Silfer (prezidanto), Marie-France Conde Rey (vicprezidanto) kaj Pierre Berger.
La Komitato de Esperanta Naturamikaro (ENA) ricevis la unuajn proponojn por la programo de 2011. Temas pri du naturamikaj aranĝoj, en la svisaj Alpoj kaj en Andaluzio.
[niaj emfazoj]
La 62a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio en Sopot, 3-5 septembro 2010, elektis novan prezidanton: post tri sinsekvaj mandatoj Petar Todorov (iama UEA-estrarano) ne plu sidas ĉe la pinto de BEA; tamen li restas en la novelektita Estraro.
Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ “esperanta naciecismo”, laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: “La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon”. Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: “La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon”, ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio.
La presata numero de “Femina” enhavas artikolon pri Sakineh Ashtiani, la irananino en la mortoalo de persa prizono. Kondamnite pro adulto kaj kompliceco en la murdo de la edzo, ŝi povus morti de unu tago al la alia per ŝtonumo.
Sen. Giorgio Silfer ne estos unu el la du ĉefkandidatoj de la Verda Listo por la elektoj al la Senato de 15 decembro 2011. Lia nekandidateco konformas kaj al la interna orientiĝo de la Verda grupo kaj al nova, tre grava respondeca tasko kiun li devas plenumi por la Esperanta Civito, tiel ke la akumulo de la oficoj estas de li mem malkonsilita.
Kooperativo de Literatura Foiro, la plej granda produktanto de periodaĵoj en esperanto, anoncas ke la abontarifoj restos la samaj en 2011:
Poemo de Marie-France Conde Rey pri legendo el Ĵumiljak inaŭguras la aŭgustan numeron de “Literatura Foiro”, numero 246 en la senpaŭza pli ol 40-jara serio. Aliaj originalaĵoj en la 56-paĝa revuo: poemoj de Jaroslav Krolupper kaj eta rakonto de Etel Zavadlav.
La aktisto de la Kortumo ekzamenis la plendon pro molesta konduto de s-ro Andreas Künzli.
Tial ke la koncernato ne havas la esperantan civitanecon, ne eblas proceduro ĉe la arbitracia instanco. Sekve ne necesas transdoni la aktojn al la kortumanoj.
Esperantio ĉiam konis la vizoproblemon, sed ĝi evoluas laŭ epokoj kaj socioj. En la beninda “belle époque” tute ne necesis pasportoj por vojaĝi tra Eŭropo: nur la cara imperio faris problemojn, postulante ĝian posedon.