Samaj tarifoj en 2011 por LF-koop

HeKo 452 8-B, 2 sep 10

Kooperativo de Literatura Foiro, la plej granda produktanto de periodaĵoj en esperanto, anoncas ke la abontarifoj restos la samaj en 2011:

Literatura Foiro, kultura revuo en esperanto ,56-paĝa formato A5, ses numeroj, kostas 36 eŭrojn jare.
Heroldo de Esperanto, informa gazeto pri la esperanto-mondo, formato A3, dek sep numeroj, kostas 39 eŭrojn jare.
Femina, revuo en esperanto ne nur por virinoj, 28-paĝa formato A4, kvar numeroj, kostas 24 eŭrojn jare.
Homarane, kajero pri socio, filozofio, religio, almenaŭ 120-paĝa formato B5, kostas 18 eŭrojn numere.

Eblas rabatoj en la malpli riĉaj landoj.

LF-koop eldonas ankaŭ (sed ne vendas) “Le monde diplomatique en espéranto”.

La ĉefredaktoroj de LF-koop estas: sen. Ljubomir Trifonĉovski por LF, c-ino Aneto Muhlemann por HdE, sen. Perla Martinelli por Fe, sen. Bertil Nilsson por Hom.

Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.