Dua semajno de somera lernado en la Esperanto-Domo
Post la unua sukcesa semajno pri tradukado (de diplomatiaj dokumentoj) hodiaŭ ekis la dua, dediĉita al la tradukado de beletraĵoj. La konsiderata aŭtoro estas Dino Buzzati, itala sed tre konata ankaŭ en Francio; la atelieron gvidas c-ino Perla Martinelli.