En 2011 c-ano Leen Deij estis la unua persono grava por la esperanta kulturo, al kiu la Civitaj instancoj asignis lokon en la Esperanta Panteono. C-ano Manuel de Seabra estas la dua: liaj cindroj estis ĵus liveritaj por transdono, fare de la vidvino, c-ino Teresa Almeida.
Unua misio de Civila Esperanta Servo, per la partopreno en tutsemajna vizito en Bosnio, kun prospektora celo. Malgranda teamo el tri originoj (itala naturamikaro, naturamika junularo kaj nia civila servo) restadis en Srebrenica kaj ĉirkaŭaĵo por esplori la eblecon starigi naturamikan domon de paco. Esperantiano en la grupo estis c-ano Tihomir Lovriĉ.
Volontuloj ekster Roterdamo Pro la malfavoraj kondiĉoj en Roterdamo sed volante gardi kaj plukreskigi la TEJO-volontularon, la TEJO-Estraro decidis malfermi alvokon por trovi volontulejojn ekster Roterdamo.
Iniciatite de la Norda Legacio de la Esperanta Civito, seminario pri homaranismo gastos ĉe la 53aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Latvio per tri eminentaj kontribuoj. Ĝi disvolviĝos la 3an de julio 2017, omaĝe al la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof, la homarano numero unu.
Dum la tradicia festo komence de junio Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” anoncis la rezultojn de sia literatura konkurso EKRA-17. Partoprenis verkintoj el dek kvin landoj kaj kvar kontinentoj. La ĵurion prezidis Venelin Mitev; membroj: Josip Pleadin kaj Ivaniĉka Maĝarova.
Por poezio: speciala premio al Evgenij Georgiev pro versociklo
Estas dediĉitaj al la inventinto de “europanto”, Diego Marani, la kovrilo kaj la enkondukaj paĝoj de “Literatura Foiro” 287 (junio 2017), akurate aperinta kaj de pli ol semajno en la manoj de la fidelaj abonantoj.
La paktinta establo Societo Internacia por Paco Universala (SIPU) havas ekde hodiaŭ propran blazonon, laŭ komuniko de sia prezidanto, sen. Frederiko Nimubona, konfirmita de la Civita Registro, blazona fako.
Donis negativan rezulton la evaluo pri vasta bieno proksima al Arundo (Andaluzio), kie laŭ peto de la posedanto Esperanta Naturamikaro ekzamenis la eblecon krei didaktikan centron pri biodiverseco. La Komitato de Esperanta Naturamikaro, kunvenante hieraŭ vespere sub la prezido de sen. Julio Herrero, aprobis la koncernan raporton de d-ino Esther Vallado, naturamikino el Asturio.
La esperantistaro organiziĝis tra la jardekoj laŭ organiza modelo komuna al multaj neregistaraj subjektoj. La modelon influas la evoluo de la makrosocio, al kiu Esperantio preskaŭ neniam proponis organizan alternativon. Escepto okazis kun Sennacieca Asocio Tutmonda, kies strukturo ne imitas la naciŝtatan ŝablonon, laŭ anarkomondialisma varianto.