La TEJO-Komitato invitita al la smeralda jubileo de Raŭmo
La prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ĵus ricevis la inviton partopreni en la festa ceremonio okaze de la 40a datreveno de la Manifesto de Raŭmo, fine de julio 2020 en Ĉaŭdefono. Eĉ pli: la invito etendiĝas al la tuta Komitato de TEJO, kiu povus dum du diurnoj gasti en la Esperanto-Domo de KCE por verŝajne sia sola fizika sesio en la nuna jaro.