Lingva Kolokvo de KCE nur unutaga, sed kun plia eblo

HeKo 733 3-B, 24 apr 20

La 6a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista koncentriĝos en unu tago: la 1a de majo 2020. Tion postulas la epidemia konjunkturo, sed precipe la bezono kupli tra interreto diversajn geaŭskultantojn.

Fizike estos en Chaŭdefono kaj prelegos (ekde 9h00): Perla Martinelli pri “Spikume tra PIV”; Andres Bickel pri “Vortstatistikaj esploroj en PIV”; Giorgio Silfer pri “Esperanta sed ne Esperantia vortaro”; Claude Gacond, anonconta sian omaĝon al Hector Hodler.

Estos ankaŭ skriba kontribuo de Tomasz Chmielik: “La neadekvateco de nia vortaro: endas nova kaloĉaja revolucio”.

Kiuj deziras sekvi la kolokvon skajpe, tiuj anoncu sin tuj al kce ĉe esperantio.net. La Asembleoj de KCE kaj de LF-koop restas kunvokitaj en la koncernaj tagoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.