Debato en TEJO pri la Esperanta Civito
En la ĉefa instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vastiĝas la debato pri la Esperanta Civito.
En la ĉefa instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vastiĝas la debato pri la Esperanta Civito.
Por la Romianoj, almenaŭ ĝis Karakalo, la civitaneco estis grava politika privilegio. Ĝi ja donis civilajn rajtojn kiujn la granda plejmulto de la imperianoj ne havis. Akiri ĝin estis malfacile, se la koncernato ne estis italo (aŭ eĉ nur romano, ĝis Julio Cezaro).
Roterdamo travivas plian malfacilan konjunkturon ene de sia longdaŭra krizo. Unuflanke la Universala pli kaj pli rezignas pri servoj kaj produktoj, precipe pro malfortiĝo de la stabo, jen pro maldungoj jen pro perdo de membroj. Aliflanke la Junulara perdis hodiaŭ sian ĝeneralan sekretarion, kiu eksiĝis pro personaj kialoj.
La sepa ateliero pri proza verkado disvolviĝos en Kultura Centro Esperantista, 28 julio—2 aŭgusto 2020 (alveno la 27an de julio, ekskurso la 1an de aŭgusto, svisa nacia festotago), denove sub la ŝatata gvido de prof. Giorgio Silfer.
La kvara kurso pri literatura tradukado okazos ĉe Kultura Centro Esperantista kiel kutime, sed ne plu julie: 4-9 aŭgusto 2020, kun alvenoj la 3an. La sestagan kurson denove gvidos d-ino Perla Martinelli, sed ĝi proponas pliajn novaĵojn.
Survojas al la fidela legantaro la numero 302 (decembro 2019) de “Literatura Foiro”, daŭre akurata kaj altnivela. Per ĝi finiĝas la kvindeka jarkolekto: rekordo malfacile atingebla por literatura revuo, eĉ ekster Esperantio.
Hodiaŭ vespere okazis la unua telekonferenco de la laborgrupo pri la esenco kaj estonteco de la Internacia Naturamikaro (NFI). Krom la prezidanto kaj la ĝenerala sekretario de NFI, aktive partoprenis la reprezentantoj de la sekcioj junulara, aŭstra, belga, franca, germana, itala, nederlanda, senegalia kaj esperanta.
Kataluna Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Oscar Puig, situas inter la sescento da establoj kiuj subskribis manifeston de malaprobo pri la verdikto de la Plejsupra Tribunalo de Hispanio kontraŭ la sociaj kaj politikaj gvidantoj de Katalunio, kaj pli vaste kontraŭ la tuta kataluna socio.
La Novjara Renkontiĝo de Esperanto-Land en Wiesbaden (Germanio) gastigos la mondan premieron de “Gvendalina la blanke-brova”, per la interpreto de la aŭtoro. Pro la dimensio de la aranĝo bedaŭrinde Giorgio Silfer rezignos pri la uzo de kasteledo.
Kultura Centro Esperantista reprezentis nian lingvon pere de c-ino Lorena Bellotti, en la konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, ĵus okazinta en Labako. La subsidueco de la Esperanta Civito plenumiĝis en la gastigado fare de la prezidantino de la Slovena PEN-Centro, en tre bonaj rilatoj kun la Esperanta.
La verko de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen “UEA en konscio de esperantistoj” (2015) entenas plurajn erarojn. Bazite sur enketa analizo okazinta en 2009, post dek jaroj ĝi montras la profundajn mankojn de tiu analizo. La mankoj rezultas el malsufiĉa kono kaj pri iuj nuntempaj fenomenoj (unuavice la Esperanta Civito) kaj pri la historio de la esperantlingva komunumo. Bedaŭrinde prof.
Ĝis nun la medio de la Junulara neniel komentariis aŭ eĉ provis influi la okazantan referendumon pri la eventuala aŭtomata aliĝo al TEJO de ĉiu persono malpli ol 35-jara, havanta la esperantan civitanecon. Eĉ la afrika TEJO-estrarano, kiu havas la civitanecon, tute silentas (kvankam li kandidatas al la Senato ene de la Blanka Listo).