"Socia historio de la esperanta popolo" pli ol duone pretas
HeKo 638 8-B, 24 mar 17
La verkata “Socia historio de la esperanta popolo” konsistos el dudek ok originalaj eseoj kaj abunda referencaro. El la eseoj dudek unu estas praktike prespretaj: laŭ la nuna ritmo LF-koop ricevos ĉi-jare la presotan libron, kiu atingos proksimume 250 paĝojn. Tion prognozas la aŭtoro, prof. Giorgio Silfer.