Maja "Heroldo" duoble pli vasta
Posedate, eldonate kaj administrate de Kultura Centro Esperantista, la maja numero de “Heroldo de Esperanto” revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3.
Posedate, eldonate kaj administrate de Kultura Centro Esperantista, la maja numero de “Heroldo de Esperanto” revenis al la tradicia kvarpaĝeco en formato A3.
“Kun bedaŭro sed ankaŭ ĝojo ni informas vin, ke la Internacia Junulara Kongreso 2020 ne okazos en Nederlando, sed ĝi okazos tutmonde! La diversaj limigoj pri kunvenoj kaj vojaĝado tute malebligas nun fizike ĉeesti, kaj tial por la unua fojo en nia historio ni organizos nur retan IJK-on.
La 6a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista koncentriĝos en unu tago: la 1a de majo 2020. Tion postulas la epidemia konjunkturo, sed precipe la bezono kupli tra interreto diversajn geaŭskultantojn.
La gazeto “Heroldo de Esperanto” laŭ interkonsento kun “Global Voices” ekde majo 2020 rajtas ĉiumonate republikigi kelkajn artikolojn, pro tio ni esprimas nian aprezon kaj dankon vidalvide de GV.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ unuafoje, sub la prezido de la nova Konsulo, Riichi Karibe. Sen. Karibe invitis ankaŭ la dojenon de la Lingva Komitato, c-inon Perla Martinelli, eksa vickonsulo (kies delegon pri informado li mem transprenis: de li dependas, interalie, la retagentejo HeKo).
Kiom influas la nuna pandemio al la ekonomia stato de Esperantio? Multe kaj malbone. La enspezoj en Esperantio plejparte dependas de la kotizoj, ĉu societaj ĉu kunvenaj. La neokazigo de UK kaŭzas perdon al UEA, multe pli ol al SAT la eventuala neokazigo de la kongreso en Bjalistoko.
La nova Konsulo, sen. Riichi Karibe, unuafoje kunvokis la Kapitulon al skajpa kunveno, okazonta merkredon 22 aprilo 2020 ekde 10h00 (mezeŭropa tempo). Al la kunveno estas invititaj ankaŭ lia provizora asistantino, c-ino Manuela Blanco, kaj la dojeno de la Lingva Komitato, c-ino Perla Martinelli.
La “Tago de Ĉiuj Pioniroj”, unu el la oficialaj festotagoj en la Esperanta Civito, ĉi-jare koincidas praktike kun du jubileoj, kiuj koncernas du gravajn pionirojn: la forpaso de Hector Hodler, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio, kaj la fondo de “Heroldo de Esperanto”, fare de Teo Jung.
Okaze de sia centjariĝo “Heroldo de Esperanto” planas reveni al sia tradicia kvarpaĝeco, en formato A3. Tiucele la redakcio havos plian konstantan kunlaboranton, nome c-anon Herman Deceuninck.
La vickonsulo pri financoj proponis novan kvestoron por la mandato 2020-2024. La kasisto de la Parlamento ne okupiĝas nur pri la kuriaj kostoj, sed ankaŭ helpas organizi la vojaĝojn al urbo de la Senata sesio: scipovo de gravaj turismaj lingvoj, kiel la franca kaj la angla, estas tre oportuna tiurilate, apud sperto pri la seancoj de la Parlamento.
Kanadaj aŭtoritatoj malpermesis ĉiun internacian kongreson ĝis la fino de aŭgusto 2020, pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio, kies plej fama viktimo fariĝas do la 105a Universala Kongreso, almenaŭ rilate Esperantion.
Duolingo, lernu.net kaj aliaj retkursoj rimarkinde sukcesis dum la lastaj jaroj, almenaŭ kvante. Malgraŭ tiu kresko, la membraro de la tradiciaj esperanto-societoj stagnas aŭ eĉ regresas kvante. Kial?