La Akademio fermas sian publikan diskutliston
La listo “AdE-diskuto” ekestis en la jaro 2000. Komence de februaro 2014 ĝi havis 188 membrojn, kio ŝajnas esti granda grupo por bezonata forumo, sed reale partoprenis dum la lastaj monatoj nur tri aŭ kvar personoj en la interŝanĝoj.
La konsilojn kaj regulojn oni centfoje malobeis. Kelkaj misuzis la liston per kopiado de longaj tekstoj el konataj, publikigitaj libroj.