Sukcesa prezento de "Albaniva" en Frankfurto

HeKo 552 6-A, 21 feb 14

La paperteatro eniras pli kaj pli la esperanto-kulturon, danke al la originale verkitaj kamiŝibajaj fabeloj de Giorgio Silfer. Hieraŭ vespere la esperanta komunumo de Frankfurto-ĉe-Majno malkovris ĉi tiun apartan ĝenron, okaze de la germana premiero de “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj”, fare de la aŭtoro.

Ekestis ankaŭ tre interesa debato pri la femina psiko, en la fokuso ĉe Albaniva. Apartan ŝaton pluraj esprimis por la belaj bildoj de Leonora Torres el Meksiko, kaj por la artmetie konstruitaj kasteledo (el Svislando) kaj frapiletoj (el Japanio).

“Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” ekzistas ankaŭ en itala varianto (Albanice), kaj la aŭtoro estis invitita produkti ankaŭ alilingvajn. Repliko okazos morgaŭ en Ĉaŭdefono, dum la matineo honore al la forpasinta Ljubomir Trifonĉovski.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.