La Kapitulo neŭtralos pri la referendumoj
La Kapitulo kunvenis hodiaŭ en Angulemo (Francio) kun parte skajpa partopreno, sub la prezido de la Konsulo. La ekzekutiva instanco de la Esperanta Civito estis informita pri la pozitiva evoluo de la kapitalo ĉe la paktintaj establoj kun sidejo en Eŭropo, kaj pri la stagnado en la serĉado de tereno por konstrui Afrikan Esperanto-Instituton en Buĵumburo.