Premiero de afrika verko ne dum afrika kongreso

HeKo 717 3-B, 31 aug 19

La unua originala esperanto-dramo kun afrika temo kaj afrika medio ne premieros dum la kontinenta kongreso planita en Buĵumburo, fare de ANEB kaj de la Afrika Komisiono de UEA.

Interparolo de la aŭtoro (c-ano Giorgio Silfer) kaj de la ANEB-prezidanto (s-ro Jérémie Sabiyumva, nuna UEA-estrarano) dum IJK en Slovakio ne kondukis al pozitiva rezulto. Aliflanke la geaktoroj mem (preskaŭ ĉiuj membroj de Islama Esperanta Klubo) preferas ne ludi dum tiu kongreso.

Se eblos, probable “Mira, Jusefo kaj la gardeloj” premieros okaze de la 6a Afrika Esperantologia Semajno, samlande sed iom post la kontinenta kongreso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.