Martinelli proponas rezolucion pri la 2008a
La venonta jaro estis proklamita de Unesko kiel “Monda Jaro de la Lingvoj” kaj de Konsilio de Eŭropo kiel “Eŭropa Jaro de la Interkultura Dialogo”.
Direktivo proponita de Itala Interlingvistika Centro, pri komuna integrita biblioteka sistemo en Esperantio, kaj rezolucio proponita de LF-koop pri la celebrado de la Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo 2009, reliefas en la tagordo de la venonta Foruma sesio, apud la ordinaraj plenumoj: adiaŭa saluto de la eliranta Konsulo, rektoro c-ano Walter Zelazny, elektoj de la Kortumo 2008-09, akcepto
“Iuj eŭropaj imperiistoj kun koloniigaj intencoj en Esperantio detruis longjaran harmonion kiu ekzistis en EFEN. Do kio okazas, tio estas unua kongreso en Niĝerio kaj ne la unua kongreso de niĝeriaj esperantistoj nome de EFEN”, skribis c-ano Prince Henry Oguinze, la prezidanto de Esperanto-Federacio en Niĝerio, pri la unua enlanda kongreso 15-17 decembro 2006.