Mariola Jobin estas la nova kvestoro
C-ino Mariola Jobin, kun pola kaj svisa ŝtatanecoj, loĝanta en Loklo (kie ofte okazas parlamentaj sesioj), estas la nova kvestoro ĉe la parlamento de la Esperanta Civito.
C-ino Mariola Jobin, kun pola kaj svisa ŝtatanecoj, loĝanta en Loklo (kie ofte okazas parlamentaj sesioj), estas la nova kvestoro ĉe la parlamento de la Esperanta Civito.
Li promesis firman opozicion en la UEA-komitato la pasintan oktobron; kaj Koffi Gbeglo kutimas plenumi siajn promesojn. Ĉi-foje la problemo ne estas la misuzo de mono fare de la ĝenerala direktoro, sed la efektiva ekzisto de la Afrika Oficejo de UEA en Benino.
Post la staĝo en Agay en februaro 2009, mi decidis partopreni plian staĝon en somero. Mi serĉis informojn ĉe la kulturcentroj en Francio: La Kvinpetalo en Bouresse kaj kastelo Greziljono apud Baugé; sed ili ne sendis al mi informojn en junio (informoj aperis pli malfrue, en julio).
Certe nun la estraro de UEA kaj la Centra Oficejo starigas diversajn buĝetojn kaj financajn raportojn de UEA. Ne mankos la parto pri Afrika Oficejo.
Tre alarma unua paĝo, kvazaŭ pugno en la stomakon, en la lasta numero de “La Sago”, oficiala organo de SAT-Amikaro. Post la fotoraporto de “Heroldo de Esperanto” pri la stato de niaj Esperanto-Domoj, ankaŭ la filio de Sennacieca Asocio Tutmonda en franclingvaj teritorioj malkaŝas la krizan staton de Greziljono kaj de La Kvinpetalo.
Civita projekto kunlabore kun la Internacia Civila Servo movas sian unuan paŝon en Togolando, post kvarjara atendo. Temas pri la ordigo kaj modernigo de la areo ĉirkaŭ la lernejo “Institut Zamenhof”, kiu apartenas al la paktinta establo TIETo en Lomeo. Oni rimarku la diferencon inter “civita” kaj “civila”.
Per notaria akto en Buĵumburo, subskribita de c-ano Frederiko Nimubona kiel reprezentanto de SIPU kaj sen.
Kun doloro la Esperanta PEN-Centro informas ke Georges Anglade (65-jara) kaj lia edzino Mireille Neptune estis mortigitaj de la tertremo en Haitio, kaj probable ankaŭ aliaj verkistoj tiel pereis.