Mortpuno en la nuna mondo
Hodiaŭ estas la Kvara Monda Tago kontraŭ la mortpuno. En 2006 la tendenco al mondo sen mortpuno iom progresis, per la forigo de mortpuno en la kodoj de Filipinoj kaj Moldavio. Tiel la nombro de la ŝtatoj kie ne okazas mortpuno kreskis ĝis 129. Aliflanke en Peruo kaj Pollando la aŭtoritatoj inklinas konsideri la eblecon reformi la kodon kaj enkonduki mortpunon.