Al kiuj konvenas la nuna konflikto en la Sankta Lando?
Kvankam Eŭropa Unio ne kuraĝas alpreni rezolutan pozicion, de Eŭropo oni povas klare dedukti la konsekvencojn de la kreskanta kolizio inter Israelo kaj la palestinanoj dum la lastaj tagoj: sufiĉus demandi al si, al kiuj utilus tria “Intifada”.