Majo, la monato de trejnado de novaj stabanoj

HeKo 762 8-C, 7 maj 21

La monato majo vidas intensigon de la trejnado de novaj stabanoj, en la diversaj tavoloj de la Esperanta Civito. Aktivuloj el tri kontinentoj estas preparataj, por malsamaj taskoj en malsamaj kuntekstoj. La plej malfacila koncernas azerinon, selektitan por la orienta legacio. La plej atendata estas la spertigo de burundiaj aktivuloj. La plej grava okazas en Ĉaŭdefono, en la redaktejo de “Literatura Foiro”.

C-ano Alessio Sacha Giordano estas trejnata kiel asistanto de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. Dum la unua semajno ili spertis neatenditajn problemojn ĉe la softvaro, iom post iom solvatajn danke al valora fakulo telematike konsultata. Post tio c-ano Giordano komencis trejniĝon pri enpaĝigo. Krome, konforme al neskribita normo kiu postulas bakalaŭran diplomon (C1) ĉe altnivelaj kunlaborantoj, li trapasis realan lingvotestadon 4 maj 21, kun la brila rezulto de 80/100.

La trejnado evoluos dum la venontaj monatoj, ĝis la nivelo de konstanta kunlaboro. LF-koop produktadas nur en Eŭropo, kaj en la Civita konsorcio esceptas nur libroeldonado en Meksiko, ĉar en la hispana lingvo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.