Ekis en KCE la kurso pri diplomatia tradukado
Kultura Centro Esperantista inaŭguris hodiaŭ matene sian someran kursaron per la unuaj lecionoj de prof. Giorgio Silfer pri diplomatia tradukado.
Kultura Centro Esperantista inaŭguris hodiaŭ matene sian someran kursaron per la unuaj lecionoj de prof. Giorgio Silfer pri diplomatia tradukado.
Je mil metroj da alteco, la Esperanto-Domo de Kultura Centro Esperantista estas unika rifuĝo por eskapi la varmegon de la Hundotagoj, en la nuna Eŭropo. Inter montaraj paŝtejoj kaj moderna urbo, KCE en Ĉaŭdefono proponas agrablan ripozon en la naturo, kun tre interesa gastronomio.
Tri kvaronoj de la estraro fuĝas: el naŭ restos nur du. Samtempe, la elektokomisiono prognozas nur kvinopon je la pinto de la Junulara. Ŝajnas ke travivi pli ol jaron sen subvencioj el Eŭropa Unio estis ŝoka sperto. Des pli ke ne estas certeco pri estontaj subvencioj.
Kaj la majoritato kaj la opozicio kontraŭas la fermon de la Senata mandato jaron pli frue ol la ordinara datlimo. Tion komunikis la verda kaj la blanka grupestrinoj dum la lasta kunsido de la Kapitulo. Kaj Fajszi Amika Rondo invitis la Parlamentan sesion al Budapeŝto meze de majo 2024.
La Kapitulo samopinias kun la Unua Vickonsulo, ke ne bezonas aktualigon la rezolucio kontraŭ la invado de Ukrajno aprobita de la Senato en marto 2022. Aliflanke necesas alpreni starpunkton pri lastatempaj novaĵoj specife kritikindaj.
Laŭ propono de la Vickonsulo, sen. Lorena Bellotti transprenos venontsemajne du delegojn atribuitajn ĝis nun al sen. Marie-France Conde Rey: LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (kun la koncernaj rilatoj al ALTE kaj Konsilio de Eŭropo) kaj trejnado de instruistoj/esperantologoj (kun specifa zorgo pri la kreata Esplora Instituto de Esperantologio).
“Mi gratulas al la 86% [de la Akademio de Esperanto] kiuj malkovris ĉi evidentajn banalaĵojn. Ĉiam estas plezuro vidi ke la vosto sekvas la azenon, eĉ se jarojn poste.” Tiel kaŭstike Sten Johansson komentariis la ĵusan deklaron de la Akademio pri litero Ŭ.
Dum la lastaj monatoj scivolemuloj sin turnis al fondumo Pro Esperanto (FPEF) por peti informojn pri la stato de la domo en strato Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo, vendata de la Universala.
La redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis duone reale kaj duone virtuale hieraŭ vespere. Post gratulo al la ĉefredaktorino, kiu festis jubilean datrevenon, ĉiu redakciano raportis pri sia aktiveco, inkluzive de gravaj translokiĝoj rilate la profesion: c-ano Giordano nun vivas en Romo, c-ano Pita pli proksime al la San-Paŭla universitato.
Plia ganĉo de Rusio kaj Popola Ĉinio al Usono: ili estas inter la dek kiuj hodiaŭ malaprobis la revenon de Vaŝingtono en UNESCOn. Usono eliris dum prezidis Donald Trump, sed la eniro kaj eliro de la amerikanoj estas konata refreno, kiu ekis en 1982, kiam la eksiĝon motivis la aprobo de raporto McBride.
Opozicio kaj disidentoj en Rusio (aŭ preskaŭ nur ekstere: interne sidas plejparte en prizono) esprimis du sintenojn, kiam antaŭ du tagoj ekis la marŝado de grupo Wagner kontraŭ Moskvo: “Prigoĵin post Putin? de sitelo en barelon!” kaj “Tamen pli bone se la araneoj sin intervoras”.
La kunvoko de la Senato de la Esperanta Civito estas konfirmita al Loklo (Svislando), ĉe la urbodomo, abaton la 29an de julio 2023 je la 9h30, por pritrakti la sekvan tagordon: