Sukcesa prezento pri "Sukceso"
La regiona gazeto “Konkurent” aperigis en du numeroj (24 kaj 31 marto 2011) vastan artikolon de la historiistino Vanja Ĵelazkova pri la biblioteko de la esperanto-societo “Sukceso” en Vraco (Bulgario).
La artikolo estas ilustrita per la kovriloj de la plej lastaj numeroj de la revuoj “Literatura Foiro” kaj “Femina”, periodaĵoj kiuj situas en la hemeroteko de la loka paktinta establo.