LF-koop decidas pri la lasta propono de Lexus
La 10an de oktobro 2017 Lexus devus pagi al LF-koop la lastan el dek unu monataj partoj, el kiuj la unuan je la 10a de novembro 2016, por garantii al si la proprieton de la gazeto “Heroldo de Esperanto” (art.9 de la kontrakta deklaro). El tiuj dek unu nur unu estis pagita, kaj en malfruo.