EU-Parlamentaj grupestroj debatis pri Katalunio
HeKo 660 3-E, 4 okt 17
La Parlamento de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ malpli ol horon al debato pri la situacio en Hispanio, kaj specife en Katalunio. Intervenis nur la prezidantoj de la diversaj parlamentaj grupoj, ĝenerale kun akcento de zorgemo kaj bedaŭro pro la nuna institucia krizo, post enkonduka raporto de la vicprezidanto de la Komisiono, s-ro Timmermans.