Letero el Prago pri "Literatura Foiro"
Estimata ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”,
Mi dankas pro la unua ĉi-jara numero de via kultura revuo. Ĝi estas vere bonega revuo, tre interesa kaj enhavoriĉa. Mi havas impreson, ke dum la paso de tempo la nivelo de LF ĉiam kreskas kaj fariĝas ĉiam pli alta. Mi tre ĝojas, ke mi povas aboni ĝin.