Ipernity-delikto: liverita la enketraporto
Sen. Anna Bartek finis la enketon komisiitan pri la delikto okazinta en Ipernity en aprilo 2008, nome la kreo de falsa profilo kaj la dissendo de apokrifaj mesaĝoj je la nomo de sen. Giorgio Silfer. La raporton ŝi liveris al la Kapitulo, kiu decidos kion fari el ĝi.