Paradoksoj en LOdE-sondadoj
HeKo 634 1-A, 15 feb 17
La vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill, estis indikita kiel la Esperantisto de la Jaro 2016 en sondado de “La Ondo de Esperanto”. Sed aliflanke alia sondado de LOdE esprimas pesimismon pri UEA, ankaŭ pro eraroj pri kiuj ĝuste s-ro MacGill kunresponsas.