Unuaj agnoskoj de la enketata sen. Rooke
En intervjuo la enketata sen. Dieter Rooke komencas agnoski siajn minacojn kontraŭ c-ano Marek Bamberski kaj eĉ denuncon ĉe la polico. Li tamen ne agnoskas la koruptoklopodon, kiu, estante delikto kontraŭ la Civita bono, metus finon al lia politika kariero.